Kutia

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 12 minutoj

Dolĉa tradicia kristnaskomanĝaĵo.

Ingrediencoj por 2-3 personoj

  • 2 tasoj da fagopiro
  • 4 tasoj da akvo
  • 2 tasoj da sekvinberoj
  • 1 taso da papavo
  • 1 taso da mielo aŭ siropo
  • 1 taso da nuksoj (plej bone juglandoj)

Preparado

Paŝo 1Kuiru la fagopiron en duobla kvanto da akvo dum pli ol dek minutoj, ĝis la likvaĵo en la poto iĝas tre muka.

Paŝo 2Miksu la kuiritan fagopiron kun la aliaj ingrediencoj kaj servu laŭplaĉe varma aŭ post fridujtempo malvarma.

Mi ne estas polo, do se vi pro kultura proksimeco scias, ke mi misdiris ion, tuj kritiku la recepton bonvole. ;)

Presi - Reveni