Kvar-mana Multivit

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Kvar-mana Multivit

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Ĉefkuiristino: Giopepi (Giorgia) - dato: 5.10.13.

Ĝi nomiĝas 4 manoj ĉar mia filino Pepì helpis min.

Ingrediencoj

  • 1 pomo
  • 2 karotoj
  • 2 citronoj
  • 10 klementinoj (aŭ mikanoj aŭ oranĝoj)
  • Akvo

Preparado

Paŝo 1Enmetu la pece tranĉitan pomon, la diskete tranĉitajn-senŝeligitajn karotojn kaj la citronan sukon en iun potencan miksaparaton. Miksu ĉirkaŭ 1 minuto kaj poste aldonu la klemetinan sukon kaj miksu ankoraŭ 30 sekundojn.

Paŝo 2

Paŝo 2Enverŝu la miksaĵon en iu botelon kaj aldonu la saman kvanton da akvo; enmetu ĝin en la fridujon por ke ĝi malvarmiĝu.

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de veganblog.it

Presi - Reveni