Kvarkvaronkuko

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Kvarkvaronkuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Tio estas tre simpla kuko, kies nomo devenas de tio, ke ĝi enhavas egalan kvanton da faruno, sukero, butero kaj ovoj.

Ingrediencoj

  • 200 g da faruno
  • 200 g da butero
  • 200 g da sukero
  • 4 ovoj
  • Kulereto da bakpulvoro

Preparado

Paŝo 1Antaŭvarmigu la fornon je 160 °C. Fandu la buteron en poto. Dume, miksu la aliajn ingrediencojn, kaj fine aldonu la fanditan buteron.

Paŝo 2Verŝu la paston en buterumitan pladon.

Paŝo 3Enfornigu por 30 ĝis 45 minutoj. Kontrolu, ĉu la kuko estas sufiĉe kuirita, pikante ĝin per tranĉilo: se la tranĉilo restas seka, la kuko estas preta.

Tiu kuko estas iomete seka, do vi povas manĝi ĝin ekzemple kun vanila kremo aŭ teo.

Presi - Reveni