Leĉo

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Legomoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 13 minutoj, kuirdaŭro: 52 minutoj

Leĉo estas manĝaĵo konata en tuta Mezeŭropo. Ĝi venas el Hungario, kie eĉ ekzistas leĉofestivalo, en Pollando ĝi estas preparata spica kun akra papriko aŭ kun ĉilio, en iama Ĉeĥoslovakio oni ĝin servas neakra, en ĉiuj landoj estas kutima ankaŭ aldono de kolbaseto en leĉon. Leĉo estas ankaŭ bona maniero por konservi legomojn dum vintro en konfitaĵoj.

Ingrediencoj por 3 porcioj

  • 1 cepo
  • 3 tomatoj
  • 2 kapsikoj
  • Oleo
  • Faruno
  • Ajlo
  • Akra papriko

Preparado

Paŝo 1Fritu kubetojn aŭ striojn de cepo sur oleo. Poste aldonu legomojn kaj kuiru, ĝis kiam la kapsikoj moliĝos kaj la tomatoj kaĉiĝos.

Paŝo 2Laŭplaĉe aldonu ajlon kaj/aŭ akran paprikon.

Paŝo 3Densigu ĝin per iomete da faruno kaj servu kun pano.

Eblas ankaŭ proksimiĝi al vianda versio per tofuo aŭ soja kolbaseto. Kubetojn de tofuo fritu kune kun cepo kaj pecojn de soja kolbaseto aldonu post moliĝo de kapsiko kaj lasu ĝin varmiĝi.

Presi - Reveni