Legomrulaĵo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Legomoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Legomrulaĵo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Filmeta recepto pri facila kaj bona manĝaĵo farita de Mateo el Kopenhago.

Ingrediencoj

  • rizpapero aŭ fukpapero
  • laktuko aŭ/kun aliaj salatplantoj
  • koloraj legomoj krudaj aŭ kuiritaj, rimentranĉitaj (kapsiko, melongeno, karoto, kukumo, kukurbeto, tomato...)
  • avokado
  • tofuo (eventuale)
  • ĝermitaj freŝaj semoj
  • mustardo aŭ vasabio

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Moligi la paperon trempante ĝin en akvo. Ĝin sterni sur teleron.

Paŝo 2

Paŝo 2Laŭ centra linio almeti pakete laŭlonge la legomojn (se vi uzas fukpaperon, aldoni antaŭe kuiritan rizon). Ŝmiru poste iom da mustardo aŭ vasabia saŭco.

Paŝo 3

Paŝo 3Rule volvi la paperon ĉirkaŭ la legomojn, atentante sufiĉe kunpremi la tuton kaj ferme enfaldi la paperajn finaĵojn por pli firma bonteniĝa rezulto.

Manĝebla kun sojosaŭco. Facila kaj amuza maniero fari bonan veganan sanigan manĝaĵon. Variebla laŭ plaĉe por ĉiuj gustoj.

Presi - Reveni