Legomtorto kun kvinoo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Salaj bakaĵoj

Legomtorto kun kvinoo

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 45 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Bongusta torto kun legomoj kaj cerealoj.

Ingrediencoj

  • 1 murbo (torta pasto)
  • 2 cepoj (mi metis nur unu!)
  • 2 kukurbetoj
  • 2 tomatoj
  • 100 g da kvinoo
  • 1 ovo
  • 25 cL da acida kremo
  • 1 supkulero da olivoleo
  • Sezamo, salo, pipro, laŭro, timiano

Preparado

Paŝo 1Kuiri la kvinoon, senŝeligi, lavi kaj maldike tranĉi la legomojn.

Paŝo 2En pato antaŭkuire subrosti la cepojn kaj la kukurbetojn kun la timiano kaj la laŭro en la olivoleo. Sali kaj pipri.

Post 10 minutoj, aldoni la tomatojn. Kuiri 5 pliajn minutojn.

Sterni la paston en la tortomuldilo.

Meti tavolon da malvarma kvinoo.

Disŝuti la legomojn sur la kvinoon.

Paŝo 3En bolvo, batmiksi la kremon kun la ovo. Sali kaj pipri.

Verŝi sur la legomojn. Surŝuteti per sezamo (grajnoj).

Enfornigi 30 mn (210 °C). Varme manĝi.

Estas sufiĉa manĝo kun verda salato kaj iomete da fromaĝo.

Presi - Reveni