Nikuĝago (kuirpotaĵo)

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Ĉefplado el terpomoj kun aliaj legomoj malrapide kuiritaj kun sojosaŭco kaj sukero.

Ĉi tiu vegana versio anstataŭigas la bovaĵon per tofuo.

Ingrediencoj por 4 ĝis 6 laŭ apetito!

  • 3 cepoj
  • 4 karotoj
  • 6 terpomoj
  • 1 poreo / aŭ manpleno da verdaj fazeoloj

Saŭco:

  • 4 kuleroj da sojosaŭco (nur se vi eltenas glutenon!)
  • 2 kuleroj da sakeo
  • 3 kuleroj da sukero
  • 1 kubeto da vegetaĵa buljono

Preparado

Paŝo 1Senŝeligi la terpomojn kaj karotojn.

Tranĉi ĉiujn legomojn al kubetoj.

Paŝo 2Friti la cepojn kun kolza oleo en kaserolo ĝis ili iĝas diafanaj.

Paŝo 3Aldoni la aliajn legomojn en la kaserolon kaj kuiri ilin mildfajre.

Paŝo 4Aldoni akvon ĝis trempi ĉiujn legomojn, kaj boligi.

Paŝo 5Aldoni buljonan kubeton, sakeon kaj sukeron.

Teni bole ĝis la legomoj estas plene kuiritaj.

Paŝo 6Aldoni sojosaŭcon, la kube tranĉitan tofuon kaj kuiri dum ankoraŭ kelkaj minutoj (10-15).

Paŝo 7Ĉesigi fajron momenton por lasi la supon penetri la legomojn (minimume 5 minutojn).

Servi varme kiel supon aŭ ĉefpladon.

Se kiel supo kaj sekvas ĉefplado, eblas ne enmeti tofuon por havi simplan legomsupon, jam sufiĉe nutran kun la terpomoj.

Por havi senglutenan recepton, nur atentu ne meti sojosaŭcon!

Presi - Reveni