Oranĝa kuko vegana

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Simpla recepto facile kaj rapide realigebla, kun

Ingrediencoj por 8 porcioj

  • Suko de dika oranĝo
  • 1 glaso da faruno
  • 3/4 glaso da sukero
  • 1/4 glaso da figa pulvoro (nedeviga)
  • 1/4 ĝis 1/2 glaso da oleo (sunflora ekzemple)
  • saketo da gisto
  • pinĉpreno da salo

Preparado

Paŝo 1Kunmiksu sekaĵojn.

Ŝaltu fornon je 200°C.

Paŝo 2Aldonu likvaĵojn kaj homogenigu.

Paŝo 3Verŝu preparaĵon en bakujon kaj enfornigu dum ĉirkaŭ 30' ĝis plene kuiratas.

Principe la recepto estas planita kun tritika faruno sed facile eblas ĝin fari per senglutena (maiza, kaŝtana...).

Presi - Reveni