Parmigiana

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Legomoj, Salaj bakaĵoj

Parmigiana

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 2 horoj, kuirdaŭro: 25 minutoj

Parmigiana estas tre bongusta itala plado simila al lasanjoj, sed kun tranĉaĵoj de panumita melongeno anstataŭ pastaĵoj. Ĝi ne estas tre malfacila, sed la preparado povas esti sufiĉe longa (ĝis du horoj). Eblas panumi la melongenon, konservi ĝin en fridujo kaj daŭrigi la preparadon poste.

Ingrediencoj por 8 personoj

Por fritado:

Anstataŭ melongenoj ni uzis celerion, kio estas ebla variaĵo, kvankam ne tradicia. (La ĉefa foto tamen estas kun melongeno.)

  • 1,5 aŭ 2 kg da melongenoj aŭ celeria tubero (prefere havu tro multe ol ne sufiĉe)
  • Oleo
  • Faruno
  • Raspita pano
  • 2 ovoj

Por la saŭco:

  • 1 L da tomata saŭco
  • 1 cepo
  • Iom da olivoleo (aŭ alia oleo)

Cetere:

  • 250 g da fromaĝo (eblas uzi ekzemple mocarelon kun parmezano; en la fotoj ni uzis oštiepok, slovakan ŝafan fromaĝon)
  • Salo, se vi ne uzas tre salan fromaĝon

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Tranĉu la cepon en etajn pecojn kaj metu ilin en poton kun oleo.

Paŝo 2

Paŝo 2Kiam la cepoj flaviĝas, aldonu la tomatan saŭcon. Lasu la saŭcon kuiriĝi sur malforta fajro dum duonhoro (aŭ dum vi faros la ceteron de la recepto).

Paŝo 3

Paŝo 3Senŝeligu kaj tranĉu la celerion aŭ melongenon en maldikajn tranĉaĵojn (1 cm aŭ malpli).

Paŝo 4

Paŝo 4Ĉar celerio estas iom malmola, ni metis ĝin en bolantan akvon dum kelkaj minutoj (sufiĉe por moligi ĝin, sed ne tro longe por ne forigi la guston). Kun melongenoj tio ne necesas.

Paŝo 5

Paŝo 5Preparu la lokon por panumado: en profundan teleron miksu la du ovojn (eblas aldoni iom da lakto por havi pli da likvaĵo). Metu sur du aliajn telerojn farunon kaj panerojn. Varmigu en pato sufiĉe multe da oleo, por povi komplete mergi la legomtranĉaĵojn.

Paŝo 6

Paŝo 6Por ĉiu peco de legomo: metu ĝin en farunon, poste en ovaĵon, poste en panerojn. Ili devas esti bone kovritaj ambaŭflanke.

Paŝo 7

Paŝo 7Fritu la panumitajn legompecojn en oleo.

Paŝo 8

Paŝo 8Kovru la fundon de plado per iom da tomata saŭco. Poste faru tavolon da legomaj tranĉaĵoj. Ne lasu tro grandajn truojn inter la pecoj, bezonkaze vi povas tranĉi ilin.

Paŝo 9

Paŝo 9Kovru tion per tomata saŭco. La frititaĵoj devas esti bone kovritaj, sed ne naĝi en tomata saŭco. Ne hezitu ŝmiri per kulero. Aldonu pinĉaĵon da salo, se vi ne uzas tre salan fromaĝon.

Paŝo 10

Paŝo 10Aldonu tavolon da fromaĝo (depende de la fromaĝo, ĝi estu raspita aŭ maldike tranĉita).

Paŝo 11

Paŝo 11Rekomencu la paŝojn 8 ĝis 10 por fari 3 aŭ 4 etaĝojn, depende de la kvanto da ingrediencoj.

Paŝo 12

Paŝo 12Enfornigu por 20 aŭ 25 minutoj.

Presi - Reveni