Pastaĵoj kun soja viando kaj tomata saŭco

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Rapida, facila kaj satiga manĝaĵo, taŭga kaj por tagmanĝo, kaj por simpla vespermanĝo.

Ingrediencoj por 7 porcioj

  • 2 ladskatoloj da pecigitaj tomatoj
  • 100 g da pastaĵoj
  • 100 g da kubetoj da soja viando (provi granulojn)
  • Kapsiko
  • 2 ladskatoloj da akvo (eblas mezuri per la uzitaj ladskatoloj)
  • Spico laŭ gusto kaj plaĉo

Preparado

Paŝo 1Donu enhavon de la tomataj ladskatoloj en poto, aldonu sojan viandon, kapsikon kaj akvon.

Paŝo 2Post 5 minutoj da boligado aldonu pastaĵojn kaj spicon.

Paŝo 3Kiam la viando kaj la pastaĵoj estas molaj, la manĝaĵo pretas. Eblas servi kun rizo, kun diversaj bakaĵoj aŭ sole.

Presi - Reveni