Persienaj melongenoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Legomoj, Salaj bakaĵoj

Persienaj melongenoj

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 35 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

Ĝia nomo devenas el “parmiciana” (la lignaj tavoletoj kiuj formas la persienon) aŭ, laŭ siciloj, ĝi devenas el “petrociane” (tipa melongeno, de kiu oni faras tian ĉi recepton).

Ingrediencoj por 6

  • 1,5 kg da melongenoj
  • ½ cepo
  • Bazilio
  • Raspita parmezano
  • Oliv-oleo
  • Salo
  • Mocarelo aŭ edamo
  • Ajlo
  • 2 kuleroj da koncentrita tomatsaŭco
  • 1,4 L da tomatsaŭco

Por friti:

  • Arakida oleo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Enverŝu en iun paton oliv-oleon (1), ajlon kaj cepon tranĉitajn (2). Fritu ilin kelkajn minutojn kaj aldonu tomatsaŭcon (3) kaj la koncentritan tomatsaŭcon diluitan en iom da akvo. Aldonu salon kaj pipron laŭvole kaj lasu kuiriĝi, ĝis ĝi densiĝas.

Paŝo 2

Paŝo 2Kiam ĝi densiĝas (4) aldonu bazilion (5) kaj malŝaltu la fajron. Tranĉu maldike la mocarelon (6).

Paŝo 3

Paŝo 3Lavu kaj sekigu la melongenojn (7), purigu (8) kaj tranĉu ilin maldike (1 centimetro) laŭlonge (9).

Paŝo 4

Paŝo 4Enmetu ilin en kribrilon tavole kaj inter tavoloj aldonu salon (10), por ke ilia amara likvo foriru; lasu ilin ripozi unu horon (almenaŭ) kaj poste lavu ilin per akvo (11) kaj bone sekigu ilin (12).

Paŝo 5

Paŝo 5En grandan paton enverŝu la arakidan oleon kaj fritu la melongenojn (13) duflanke (14) kaj sekigu ilin per sorbanta tuko (15/16).

Paŝo 6

Paŝo 6Oleumu pireksan poton (15x20 cm) per kuirpeniko (17) kaj surverŝu la paton per saŭco (18).

Paŝo 7

Paŝo 7Enmetu tavolon da melongenoj (19), saŭcon kaj parmezanon (20). Poste aldonu tavolon da mocarelo (21).

Paŝo 8

Paŝo 8Ripetu, ĝis vi uzos ĉiujn ingrediencojn (22-24).

Paŝo 9

Paŝo 9Finante kun la melongenoj (25), kovru ilin per saŭco kaj parmezano (26). Enmetu la poton en la antaŭvarmigitan fornon (200 ºC) por 40 minutoj. Kiam ĝi pretas, lasu ĝin iom ripozi. Elfornigu kaj servu ĝin varmete aŭ malvarme (27).

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de Giallo Zafferano

Presi - Reveni