Plengrenaj bulkoj kun ajlo kaj petroselo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Manĝetoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj, Salaj bakaĵoj

Plengrenaj bulkoj kun ajlo kaj petroselo

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 45 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Gistaj bulkoj kun herba butero.

Ingrediencoj

  • 250 gramoj da faruno (tipa, blanka)
  • 200 gramoj da plengrena faruno
  • 30 gramoj da gisto
  • 1,5 da glaso da lakto
  • 3/4 da kulereto da salo
  • 1 kulero da sukero
  • 4 kuleroj da oleo (mi uzis olivoleon)
  • eventuale ovo por ŝmiri bulkojn (mi ne uzis)

Por ŝmiraĵo:

  • 1/4 da butero (ĉirkaŭ 50 gramoj)
  • aro da petroselo (ĉirkaŭ 4-5 kuleroj de tranĉita petroselo)
  • 4-5 ajleroj
  • salo laŭ gusto

Preparado

Paŝo 1Varmigu lakton ĝis ĝi estos tepida. Ne boligu ĝin! Aldonu pecigitan giston, sukeron kaj 3-4 kulerojn da faruno. Bone miksu la ingrediencojn, kovru per tuko kaj lasu por ke ĝi kresku.

Paŝo 2Intertempe, kiam la pasto kreskas, vi povas prepari ŝmiraĵon. Tranĉu petroselon kaj dispremu ajlon. Miksu ilin kun butero. Aldonu salon.

Paŝo 3Kiam la pasto kreskos, aldonu la ceterajn ingrediencojn: ambaŭ farunojn, salon kaj oleon. Knedu paston ĉirkaŭ 15 minutojn. Lasu ĝin por kreski. Intertempe varmigu la fornon ĝis 180 gradoj.

Paŝo 4La kreskintan paston dividu je malgrandaj buletoj (ĉirkaŭ 15 pecetoj). En manoj formu rondajn aŭ longformajn bulketojn. Pretajn bulketojn metu sur bakformon kun bakpapero. Se vi volas, lasu ilin ankoraŭ kreski. Kaj se vi volas, vi povas ankaŭ ŝmiri ilin per ovo.

Paŝo 5Tranĉu bulketojn meze kaj enmetu enen preparitan antaŭe ŝmiraĵon. Vi povas uzi por tiu celo specialan finaĵon per kiu oni ornamas tortojn. Mi ne disponis tian ilon, do mi uzis forkon kaj kuleron.

Paŝo 6Baku ĉirkaŭ 20 minutoj en 180 gradoj. Bonan apetiton!

Bulketoj povas esti servitaj kiel aldonaĵo por supoj, salatoj ktp.

Presi - Reveni