Poma “crumble”

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Poma “crumble”

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Crumble estas speco de kuko konsistanta el pasto disŝutita sur fruktan tavolon. Ĝi estas origine brita, kvankam ĉi tiu recepto estas bazita sur franca recepto.

La recepto normale enhavas buteron, sed veganoj povas anstataŭigi ĝin per margarino.

Ingrediencoj

  • 6 pomoj
  • 125 g da faruno
  • 125 g da butero aŭ margarino
  • Saketo da vanila sukero
  • Kulereto da cinamo
  • 1 citrono

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Senŝeligu la pomojn kaj distranĉu ilin en kubojn. Metu ilin en la pladon. Superverŝu per la suko de la citrono kaj disŝutu la vanilan sukeron kaj cinamon.

Paŝo 2

Paŝo 2Miksu en bovlon la sukeron kaj la farunon kaj aldonu pecojn da butero. Miksu ĉion per via mano ĝis la pasto iĝas sufiĉe unuforma.

Paŝo 3

Paŝo 3Disŝuto pecetojn de la pasto sur la pomojn kaj enfornigu la pladon je 210 °C por duonhoro.

La kuko estas pli bona, kiam ĝi ankoraŭ estas varmeta. Oni povas manĝi ĝin kun vanila glaciaĵo.

Presi - Reveni