Pomaj mafinoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj

Pomaj mafinoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Facilaj dolĉaĵoj en paperformoj.

Ingrediencoj

  • 250 gramoj da pomoj
  • 2 kuleroj da citronsuko
  • 250 gramoj da faruno
  • 2 kuleretoj da bakpulvoro
  • 1/2 da kulereto da baksodo
  • 1 ovo
  • 100 gramoj da sukero
  • 2 kuleretoj da vanila sukero
  • 80 ml da oleo
  • 250 gramoj da jogurto

Preparado

Paŝo 1Lavu la pomojn, senŝeligu kaj tranĉu ilin en kvaronojn. Forprenu la kernojn kaj tranĉu la pomojn en kubetojn. Ŝprucu ilin per citronsuko por ke ili ne bruniĝu.

Paŝo 2En unu bovlo miksu farunon kun bakpulvoro kaj baksodo.

Paŝo 3En dua bovlo miksu ovon, sukeron, vanilan sukeron, oleon kaj jogurton.

Paŝo 4Miksante unuigu la ingrediencojn de ambaŭ bovloj, delikate enmisku ankaŭ pomojn.

Paŝo 5En formon enmetu paperajn formojn por mafinoj. Enmetu en ilin pretan paston per kulero kaj platigu.

Paŝo 6

Paŝo 6Baku en varma formo dum ĉirkaŭ 30 minutoj en 180 gradoj. Bonan apetiton!

Recepto povas iĝi senglutena, se oni anstataŭigus tritikan farunon per senglutena faruno.

Presi - Reveni