Pomceleria smuzio

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Pomceleria smuzio

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Rapida, freŝa kaj bongusta trinkaĵo ideala por somero.

Ingrediencoj por 2 porcioj

  • 1 pomo
  • 1 folio da folicelerio
  • 1 glaso da malvarma akvo
  • Eventuale duono da citrono

Preparado

Paŝo 1Lavu la pomon kaj folicelerion. Tranĉu ĉion en pecetojn, forprenu la semojn de la pomo.

Paŝo 2Enmetu ĉion en altan ujon, verŝu akvon kaj miksu per mana miksaparato. Por ke la trinkaĵo konservu helan koloron, aldonu iom da citronsuko.

Paŝo 3Bonan apetiton!

La trinkaĵon prefere servu tuj post preparado antaŭ ol ĝi ŝanĝos koloron kaj dividiĝos en tavoloj de suko kaj ŝaŭmo.

Presi - Reveni