Porea supo

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Porea supo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Tre simpla legoma supo.

Ingrediencoj por 6-8 porcioj

  • 1 granda poreo
  • 2 etaj cepoj
  • 4 terpomoj
  • 3 bulberoj da ajlo
  • 1 legoma buljono
  • Plenmano da avenflokoj
  • Oleo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Preparu ĉiujn ingrediencojn. La legomojn purigu kaj tranĉu. La ajlobulberojn trapremu.

Paŝo 2

Paŝo 2En granda poto varmigu oleon kaj enmetu tranĉitajn cepojn kaj poreon. Rostu ĝis la cepo flaviĝas.

Paŝo 3

Paŝo 3Aldonu terpomojn tranĉitajn je kubetoj kaj rostu 5 minutojn.

Paŝo 4

Paŝo 4Aldonu la trapremitan ajlon, plenmanon da avenflokoj kaj bone miksu ĉion. Aldonu akvon laŭ bezono.

Paŝo 5

Paŝo 5La buljonon solvu en varmega akvo (1 glaso) kaj iom post iom aldonu en la supon.

Paŝo 6Kuiru ĝis ĉiuj legomoj moliĝas. Laŭbezone aldonu akvon, se la supo estas tro densa.

Presi - Reveni