Ruĝbetaj nokoj

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Ruĝbetaj nokoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 10 minutoj

Ĉefkuiristino: ReaZita - dato: 21.03.14

Ingrediencoj

Ingrediencoj por la nokoj:

  • 2 ruĝaj betoj boligitaj
  • faruno plengrena ks
  • salo ks

Ingrediencoj por la pesto:

  • 100 g da eruko
  • 50 g da pinsemoj
  • 5 kuleroj da oliv-oleo
  • 1/2 ajlero
  • salo ks

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Haketu la betojn kaj miksu ilin kun faruno kaj salo. La paston ne devas gluiĝi al la manoj kaj ne esti tro mola aŭ malmola. Dividu la paston bastonete kaj tranĉu la bastonetojn (1-2 cm). Enmetu ilin en bolantan akvon por 5-10 minutoj.

Paŝo 2Por la pesto: enmetu la ingrediencojn en iun miksaparaton ĝis ili kremiĝas.

Paŝo 3Kiam la nokoj estas kuiritaj, aldonu la peston (kaj laŭvole: zingibron raspitan kaj papavsemoj) kaj bonan apetiton! :)

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de veganblog.it

Presi - Reveni