Salaj bretonaj patkukoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Salaj bretonaj patkukoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Salaj patkukoj el fagopira faruno estas tipa manĝaĵo de Bretonio (okcidenta Francio). Oni povas plenigi ilin per tre diversaj aferoj; mi proponas recepton kun ovo kaj fromaĝo.

Ingrediencoj por 12 patkukoj

Por la patkukoj (mi uzis malgrandan paton; se vi havas pli grandan, eble tio ne sufiĉos por 12):

  • 250 g da fagopira faruno
  • 2 ovoj
  • 500 mL da akvo
  • 40 g da fandita butero
  • Kulereto da salo

Por la enhavo (por ĉiu patkuko):

  • 1 ovo
  • 50 g da raspita fromaĝo
  • Pipro
  • Salo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Metu ĉiujn ingrediencojn por la patkukoj en bovlon.

Paŝo 2

Paŝo 2Miksu bone, ĝis la miksaĵo estos homogena. Laŭ iuj receptoj, la pasto poste devas ripozi dum unu aŭ du horoj; mia ripozis dum 20 minutoj kaj mi ne vidis malsamon.

Paŝo 3

Paŝo 3Ŝmiru iomete da oleo sur varma pato, kaj verŝu sur ĝin sufiĉe da pasto por kovri la tutan paton per maldika tavolo.

Paŝo 4

Paŝo 4Post kelkaj minutoj, la patkuko malgluiĝas. Turnu ĝin por kuiri la duan flankon dum minuto. Rekomencu, ĝis vi ne plu havas paston.

Paŝo 5

Paŝo 5Fritu la ovojn sur pato kun iom da oleo kaj aldonu salon kaj pipron.

Paŝo 6

Paŝo 6Sur patkukon metu frititan ovon kaj superŝutu ĝin per raspita fromaĝo.

Paŝo 7

Paŝo 7Varmigu la patkukon dum kelkaj minutoj sur pato por fandi la fromaĝon. Ĉar ni havis multajn patkukojn, ni varmigis ilin en mikroondilo dum duonminuto kaj poste metis ĉiujn en fornon je 50 °C, por ke ili estu ĉiuj same varmaj antaŭ surtabligo.

La enhavo kun ovoj kaj fromaĝo estas nur unu el multaj ebloj. Alia bona enhavo estas ekzemple fungoj.

Eblas veganigi la recepton per uzado de lino anstataŭ ovo en la pasto.

Fagopira faruno estas pli kosta ol tritika faruno; eblas uzi tritikan farunon anstataŭe, sed la gusto estos iom malsama.

Presi - Reveni