Simpla pomkuko

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Simpla pomkuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Bongusta pomkuko, kiun fari povas eĉ infanetoj. Pli bongustas malvarma.

Ingrediencoj por 6 grandaj pecoj

  • 3 ovoj,
  • glaso da sukero (tiam la kuko estos vere dolĉa; se vi deziras malpli dolĉan kukon, metu duonon de tio),
  • glaso da faruno,
  • peceto (proksimume 1 tekulero) da butero aŭ margarino por grasigi la paton,
  • granda pomo (aŭ 2 malgrandaj), preferinde Granny Smith aŭ similaj acidaj.

Kun tiuj ingrediencoj la kuko estos sufiĉe plata. Se vi preferas pli altan kaj malpli densan kukon, aldonu duonkulereton da baksodo.

Eblas ankaŭ aldoni cinamon.

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Bone miksu ovojn, sukeron kaj farunon en bovlo. En tiu paŝo eblas aldoni duonkulereton da baksodo, sed memoru bone miksi.

Paŝo 2

Paŝo 2Buterumu la paton. Se vi havas semolon, estas bona ideo meti iom sur la fundo: tiam la pasto malpli verŝajne alkroĉiĝos al la pato.

Paŝo 3

Paŝo 3Kovru la fundon de la pato per pecetoj da pomo. Se vi volas aldoni cinamon, prefere unue miksu la pomon kun cinamo en aparta ujo kaj poste metu la miksaĵon en la paton.

Paŝo 4

Paŝo 4Verŝu la paston super la pomoj.

Paŝo 5

Paŝo 5Enfornigu. Kiam la kuko bruniĝos, ĝi verŝajne jam estos preta.

Presi - Reveni