Simplaj francaj patkukoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Simplaj francaj patkukoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Ekzistas multaj versioj de patkukoj (ankaŭ nomataj krespoj). Mi proponas al vi simplan kaj rapidan recepton, taŭgan por salaj kaj dolĉaj patkukoj.

Ingrediencoj por 10 patkukoj

  • 250 g da faruno
  • Duonlitro da lakto
  • Kulero da oleo
  • 2 ovoj

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Metu la farunon, la ovojn kaj kuleron da oleo en ujon, kaj miksu aldonante la lakton iom post iom.

Paŝo 2

Paŝo 2Per granda kulero, verŝu iom da pasto sur varman paton. (Se vi uzas bonan paton, kiu ne algluiĝas, vi ne bezonas grasigi ĝin.) Ŝmiru la paston sur la tuta surfaco.

La pasto rapide solidiĝos. Kiam la malsupro bruniĝas, turnu la krespon.

Paŝo 3

Paŝo 3Post iom da tempo (la krespo ne bezonas resti tiom longe sur la dua flanko), forprenu la krespon de la pato. Kuirado de unu krespo daŭras apenaŭ du minutojn.

Rekomencu, ĝis vi ne plu havos paston. Tio kompreneble dependas de la kvanto da pasto kaj de la grandeco de la pato, sed kun la ĉi-supraj ingrediencoj mi faris 10 krespojn.

Vi povas manĝi la patkukojn kun io ajn. Kutime oni metas sur ilin marmeladon, sukeron, mielon… Aparte bongusta varianto estas banano kun Nutella.

Ekzistas ankaŭ salaj patkukoj, kun legomoj, fandita fromaĝo, ovaĵo, ktp.

Presi - Reveni