Spagetoj kun vegana bolonja saŭco

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Spagetoj kun vegana bolonja saŭco

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Mi pli-malpli hazarde kreis tiun recepton volante fari vegetaran version de bolonja saŭco, anstataŭigante viandon per soja grajnaĵo, speco de malfajna pulvoro, kiu post trempado aspektas sufiĉe simile al muelita viando. Poste mi rimarkis, ke ĝi fakte estas vegana, se oni uzas sen-ovajn spagetojn.

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 500 g da spagetoj
  • 100 g da soja grajnaĵo
  • 3 tomatoj
  • 3 cepoj
  • Skatoleto da tomata koncentraĵo
  • Salo, pipro kaj aliaj spicoj
  • Oleo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Trempu la sojan grajnaĵon en akvo. Ĝi devas resti en ĝi dum sufiĉe longa tempo (kelkaj horoj), por ke ĝi bone sorbu la akvon. Aldonu al ĝi pipron, salon kaj aliajn spicojn laŭ via gusto (mi uzis “provencajn herbojn”).

Paŝo 2

Paŝo 2Distranĉu la cepojn kaj fritu ilin en oleo en granda pato. Aldonu poste la tomatojn distranĉitajn.

Paŝo 3

Paŝo 3Post kvin minutoj, aldonu al la pato la sojaĵon kaj la tomatan saŭcon. Bone miksu sur malforta fajro.

Paŝo 4Dume, kuiru la spagetojn. Kiam ili estas pretaj, miksu ilin kun la saŭco kaj surtabligu.

Ĝi estas pli bongusta, ol ĝi aspektas sur la foto!

Presi - Reveni