Supo de bakita kukurbo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Supo de bakita kukurbo

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Krema supo de bakita kukurbo kun safrano. Bona kiel aŭtuna aŭ vintra varmiga manĝo.

Ingrediencoj por 4 personoj

  • Kukurbo (1 kilogramo)
  • Legoma buljono (1 litro)
  • Cepo
  • 4-5 ajlobulberoj
  • Salo, pipro
  • 2 kuleroj da olivoleo
  • Kelkaj fadenoj de safrano
  • Semoj de sunfloro aŭ kukurbo

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu kukurbon (krom se vi uzas tipon Hokkaido, kiun ne necesas senŝeligi). Por plifaciligi senŝeligadon, unue vi povas tranĉi ĝin en malpli grandajn pecetojn kaj tiam senŝeligi. Lavu tranĉitajn kaj senŝeligitajn pecojn. Senŝeligu cepon kaj ajlon. Intertempe varmigu fornon ĝis 180 gradoj.

Paŝo 2En pireksan ujon enmetu la pecojn de kukurbo, cepo kaj ajlo. Surverŝu olivoleon kaj enmetu en varman fornon. Baku dum ĉirkaŭ 30 minutoj, ĝis kiam la kukurbo iĝos mola. Intertempe preparu legoman buljonon. Vi povas fari ĝin mem per freŝaj legomoj aŭ uzi pretajn buljonajn kubetojn.

Paŝo 3Molan kukurbon, cepon kaj ajlon enmetu en poton, aldonu buljonon kaj miksu per mana miksaparato, ĝis ĝi iĝos kremo. Aldonu spicoj - salon, pipron kaj safranon. Bonan apetiton!

Varman supon servu kun semoj de kukurbo aŭ sunfloro kaj ornamu per safran-fadenoj. Oni povas servi ĝin ankaŭ kun panpecetoj (krutonoj), sed tiam recepto ĉesas esti senglutena.

Presi - Reveni