Vafloj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Vafloj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Jen sufiĉe simpla kaj tre bongusta recepto por vafloj.

Ingrediencoj

La kvantoj estas grandaj, sed kompreneble vi povas dividi, se vi ne planas feston kun multaj gastoj.

  • 500 g da butero
  • 12 ovoj
  • 4 kuleroj da sukero
  • 2 glasoj da lakto
  • 3 saketoj da vanila sukero
  • 4 saketoj da bakpulvoro (proksimume 50 g)
  • 30 aŭ 40 cL da gasa akvo
  • 1,2 kg da faruno
  • Kompreneble, vi devas havi ankaŭ vaflilon

Preparado

Paŝo 1Komence, fandu la buteron.

Paŝo 2Miksu la ovojn kun la sukero kaj poste la lakton, la vanilan sukeron, la bakpulvoron, la gasan akvon, kaj aldonu la farunon iom post iom.

Paŝo 3Fine aldonu la fanditan buteron.

Paŝo 4Kuiru la vaflojn per la vaflilo.

Vi povas manĝi la vaflojn kun multegaj aferoj: pecoj de fruktoj, marmelado, batita kremo, Nutella, ktp.

Presi - Reveni