Varma ĉokolado

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Trinkaĵoj

Varma ĉokolado

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Rapida deserto ideala por aŭtunaj aŭ vintraj malvarmaj vesperoj.

Ingrediencoj por 3 personoj

  • 500 ml da lakto
  • 140 gramoj da amara ĉokolado
  • salo

Preparado

Paŝo 1Varmigu lakton en poto kun dika fundo. Aldonu ĉokoladon. Kiam la lakto komencos boli, aldonu iomete da salo.

Paŝo 2Malvarmigu la fajron kaj miksu la ĉokoladon dum 3 minutoj. Se vi preferas pli densan ĉokoladon, miksu 1-2 minutojn pli longe.

Paŝo 3

Paŝo 3Se vi ŝatas, vi povas ornami ĉokoladon per ŝaŭmkremo, kakao, sukero, cinamo, ktp. Mi aldonis ŝaŭmigitan lakton. Bonan apetiton!

Plej taŭga por varma ĉokolado estas tia kun granda enhavo de kakao. Mi uzis amaran ĉokoladon kun nuksoj. Sed laŭ propra gusto eblas uzi ankaŭ laktan aŭ blankan ĉokoladon.

Presi - Reveni