Vegana taskuko

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 2 minutoj

Vegana versio de taskuko, kiun mi mem evoluigis de la antaŭe publikigita recepto. Ĝi estas facilega tiel, ke ĝin povas prepari ĉiu.

Ingrediencoj por 1 persono

  • Duonkulero da bakpulvoro
  • 6 kuleroj da kreskaĵa lakto aŭ akvo
  • 4 kuleroj da faruno
  • 2 kuleroj da kakao
  • 4 kuleroj da faruna sukero
  • 3 kuleroj da oleo

Preparado

Paŝo 1Prenu tason. En la taso miksu farunon, bakpulvoron, sukeron kaj kakaon. Aldonu lakton kaj oleon kaj bone miksu.

Paŝo 2La tason metu en mikroondilon por proksimume 2 minutoj. Post kiam la kuko ekleviĝos, malŝaltu la mikroondilon kaj lasu la kukon 5 minutojn ripozi.

Paŝo 3La taskukon elverŝu kaj ornamu per kakao.

Se vi ne havas oleon, ankaŭ ĝi estas anstataŭebla per la sama kvanto da akvo.

Presi - Reveni