Veganaj patkukoj

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Veganaj patkukoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 15 minutoj

Patkukoj bonas kaj por ĉefa plado kaj kiel deserto. Ekzistas multaj receptoj kaj eblecoj prepari ĝin. Trovu plej bongustan por vi.

Ingrediencoj por 3 personoj

  • 2 tasoj da faruno (tipo kiel por tortoj)
  • 1 taso da migdala lakto (povas esti alia kreskaĵdevena lakto)
  • 1 taso da akvo
  • Duono de matura banano
  • Iom da oleo (por friti)

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Senŝeligu la bananon. Duonon de ĝi kaĉigu per forko.

Paŝo 2

Paŝo 2En bovlon metu farunon, lakton, akvon kaj bananan kaĉon. Ĉion miksu ĝis homogena miksaĵo.

Paŝo 3Varmigu paton kun iom da oleo. Kiam oleo estos preta por friti, verŝu ĝin al bovlo kun patkuka pasto, miksu rapide kaj enverŝadu po iom la pasto sur la paton kaj fritu de ambaŭ flankoj ĝis bruneca koloro. Por prepari sekvaj patkukoj enverŝado de oleo ne estos bezonata.

Paŝo 4Manĝu pretajn patkukojn kun preferataj aldonaĵoj:

  • plenigu per fruktoj,
  • ŝmiru per marmelado,
  • ...

Migdala lakto kaj banano estas dolĉaj do patkukoj eĉ sen aldono de sukero estos tre dolĉaj.

Presi - Reveni