Vegetaĵaj amaretoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj

Vegetaĵaj amaretoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Origine recepto de migdala makarono. Ĉerpita el vegana receptolibro Kompendieto por kuiri sen produktaĵoj el besta deveno (Celine Steen / Joni Marie Newman).

Ingrediencoj por 20 biskvitoj

  • 200 g da migdalpulvoro
  • 120 g da blonda sukero
  • 85 g da maizfaruno
  • 2 kafkuleroj da ĥemia gisto
  • Pinĉeto da salo
  • 2-3 gutoj da amarmigdala koncentraĵo
  • Kelkaj supkuleroj da akvo

Preparado

Paŝo 1Kunmiksu ĉiujn sekajn erojn en poto ĝis homogeniĝo.

Paŝo 2Aldonu amarmigdalan likvaĵon kaj kelkajn supkulerojn da akvo ĝis atingo de knedebla pasto.

Paŝo 3Formu buletojn kaj ilin dismetu sur kuirplaton.

Paŝo 4Enfornigu je 180°C dum 20 ĝis 30 minutoj laŭ dezirata kuireco.

Frandebla dum tepaŭzo kun ekzemple ruĝaj fruktoj aŭ vanila vegetaĵa kremo!

Presi - Reveni