Vegrakaĵuo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Vegrakaĵuo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 48:10, kuirdaŭro: 0 minuto

Ĉefkuiristino: Giopepi (Giorgia), dato: 5.04.14.

Bongusta kaj simplega fromaĝeto! Nur necesas tempo, por ke akaĵunuksoj malsekiĝu kaj la fromaĝo senakviĝu.

Ingrediencoj

  • 150 g da akaĵunuksoj (eĉ tiaj salaj)
  • 450 g da natura soja jogurto
  • 3 kuleroj da nutra gisto

Preparado

Paŝo 1Enmetu en iun ujon la akaĵunuksojn kaj lasu ilin malsekiĝi 24 horojn en la akvo.

Paŝo 2Senakvigu kaj enmetu ilin en iun miksaparaton kun la jogurto kaj miksu ĝis ĝi iĝas ŝaŭma kremo.

Paŝo 3Nun, por ke ĝi senakviĝu, enmetu ĝin en iun truitan ujon por 24 horoj.

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de veganblog.it

Presi - Reveni