Verda smuzio

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Verda smuzio

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Refreŝiga miksaĵo de fruktoj kaj legomoj kun glacio, ideala por somero.

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 1 avokado
  • 1/3 da ananaso
  • 2 limeoj
  • folicelerio (kelkaj folioj)
  • glacio
  • akvo

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu avokadon, forprenu kernon, tranĉu en kubetoj. Same faru kun ananaso, limeoj kaj folicelerio. Enmetu tranĉitajn fruktojn kaj legomojn en miksaparaton (aŭ en altan ujon, se vi uzas manan miksilon).

Paŝo 2Aldonu iom da akvo por plifaciligi la miksadon. Aldonu kubetojn de glacio. Miksu ĉion ĝis vi ricevos kreman konsistencon.

Paŝo 3Pretan smuzion enverŝu en glaso kaj ornamu per folio de mento aŭ peceton de fruktoj uzitaj por prepari koktelon. Bonan apetiton!

Proporcioj de ingrediencoj, kiujn mi proponis, estas nur ekzemplaj. Indas mem eksperimenti kun kvantoj laŭ propra gusto.

Presi - Reveni