Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Reĝkuko vegetaĵa

Ingrediencoj por 6-8 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Kunŝutu kaj miksu la sekajn erojn. Aldonu miksante iom post iom la likvaĵojn. La lakto estas nedeviga, vi aldonu ĝin nur se pasto estas tro densa.

Paŝo 2 Surverŝu la tuton sur unuan folipaston (forpikitan por ŝvelevito), lasante kelkcentimetran marĝenon malcentre, almetu necentre la fabon, poste kovru per dua folipasto (ankaŭ pikita).

Paŝo 3 Iom kunvolvu (aŭ faldu) internen la kuntuŝiĝantajn pastorandojn, per akvero (eventuale sukerita) iom malsekigu la supraĵon por helpi orumiĝon dumbake.

Paŝo 4 Enfornigu je ĉirkaŭ 200°C por duona horo. Eligu kiam salivige aspektas.

Frandu varmete aŭ nevarme, laŭplaĉe kun ekzemple cidro.