Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Riza kaĉo

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Metu en poton la lakton kun la sukero (eventuale vanila sukero) kaj la rizo kaj boligu.

Paŝo 2 Kiam la lakto ekbolas, malkovru la poton kaj kuiru plu sur malforta fajro. Miksu de tempo al tempo.

Paŝo 3 Kiam la lakto estas pli densa kaj videblas la rizo (tio povas daŭri 45 minutojn aŭ eĉ horon), aldonu la cinamon kaj la vinberojn (se vi decidis uzi ilin) kaj miksu. Verŝu la kaĉon en alian malvarman ujon, aŭ en plurajn glasetojn por havi apartajn porciojn.

Manĝu la deserton, post kiam ĝi malvarmiĝis. Vi ekzemple povas prepari ĝin vespere kaj lasi ĝin dum la nokto en fridujo.

Dum miaj unuaj provoj ĝi havis aĉan metalan guston – la kaŭzo estis aŭ pro tio, ke mi uzis malnovan poton, aŭ pro tio, ke mi bruligis la lakton, do evitu ambaŭ. ;)

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

aleksandra
#1
La

mi tre ŝatas la rizon kun lakto

bongusta