Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Salaj bretonaj patkukoj

Ingrediencoj por 12 patkukoj (konvertilo)

Por la patkukoj (mi uzis malgrandan paton; se vi havas pli grandan, eble tio ne sufiĉos por 12):

Por la enhavo (por ĉiu patkuko):

Preparado

Paŝo 1 Metu ĉiujn ingrediencojn por la patkukoj en bovlon.

Paŝo 2 Miksu bone, ĝis la miksaĵo estos homogena. Laŭ iuj receptoj, la pasto poste devas ripozi dum unu aŭ du horoj; mia ripozis dum 20 minutoj kaj mi ne vidis malsamon.

Paŝo 3 Ŝmiru iomete da oleo sur varma pato, kaj verŝu sur ĝin sufiĉe da pasto por kovri la tutan paton per maldika tavolo.

Paŝo 4 Post kelkaj minutoj, la patkuko malgluiĝas. Turnu ĝin por kuiri la duan flankon dum minuto. Rekomencu, ĝis vi ne plu havas paston.

Paŝo 5 Fritu la ovojn sur pato kun iom da oleo kaj aldonu salon kaj pipron.

Paŝo 6 Sur patkukon metu frititan ovon kaj superŝutu ĝin per raspita fromaĝo.

Paŝo 7 Varmigu la patkukon dum kelkaj minutoj sur pato por fandi la fromaĝon. Ĉar ni havis multajn patkukojn, ni varmigis ilin en mikroondilo dum duonminuto kaj poste metis ĉiujn en fornon je 50 °C, por ke ili estu ĉiuj same varmaj antaŭ surtabligo.

La enhavo kun ovoj kaj fromaĝo estas nur unu el multaj ebloj. Alia bona enhavo estas ekzemple fungoj.

Eblas veganigi la recepton per uzado de lino anstataŭ ovo en la pasto.

Fagopira faruno estas pli kosta ol tritika faruno; eblas uzi tritikan farunon anstataŭe, sed la gusto estos iom malsama.