Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Simplaj francaj patkukoj

Ingrediencoj por 10 patkukoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Metu la farunon, la ovojn kaj kuleron da oleo en ujon, kaj miksu aldonante la lakton iom post iom.

Paŝo 2 Per granda kulero, verŝu iom da pasto sur varman paton. (Se vi uzas bonan paton, kiu ne algluiĝas, vi ne bezonas grasigi ĝin.) Ŝmiru la paston sur la tuta surfaco.

La pasto rapide solidiĝos. Kiam la malsupro bruniĝas, turnu la krespon.

Paŝo 3 Post iom da tempo (la krespo ne bezonas resti tiom longe sur la dua flanko), forprenu la krespon de la pato. Kuirado de unu krespo daŭras apenaŭ du minutojn.

Rekomencu, ĝis vi ne plu havos paston. Tio kompreneble dependas de la kvanto da pasto kaj de la grandeco de la pato, sed kun la ĉi-supraj ingrediencoj mi faris 10 krespojn.

Vi povas manĝi la patkukojn kun io ajn. Kutime oni metas sur ilin marmeladon, sukeron, mielon… Aparte bongusta varianto estas banano kun Nutella.

Ekzistas ankaŭ salaj patkukoj, kun legomoj, fandita fromaĝo, ovaĵo, ktp.