Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Somera frukta torto

Ingrediencoj por 8 porcioj (konvertilo)

Murbo (pasto):

Kremo:

Supra parto (eblas aldoni iujn ajn fruktojn, jen unu el variantoj):

Preparado

Paŝo 1 Por la murbo permane miksu farunon kaj malvarman buteron ĝis kiam la miksaĵo similos al paneroj. Eblas fari tion ankaŭ per kuireja maŝino. Poste enmiksu sukeron, raspitan cintronan ŝelon kaj ovon. Miksu permane ĝis kiam vi havos unuforman paston. Ĉirkaŭvolvu ĝin per plasta folio kaj metu en fridujon por 30 minutoj.

Paŝo 2 Platigu la paston per pastorulo sur la farunumita surfaco kaj metu ĝin en rondan pladon, premante la randojn. Se vi havas, metu en ĝin aluminifolion kun nekuirita rizo aŭ fazeoloj. Poste denove metu en fridujon por 20 minutoj.

Paŝo 3 Varmigu la fornon je 200°C. Baku la paston dum 10 minutoj, forprenu aluminifolion kun rizo/fazeoloj kaj baku dum ankoraŭ 5 minutoj. Se vi ne uzas rizon/fazeolojn, simple baku dum 12-15 minutoj.

Poste lasu la murbon malvarmiĝi.

Paŝo 4 Por la supra parto distranĉu fruktojn kaj metu ilin en unu bovlon:

  • faru maldikajn pecojn de pomoj, fragoj kaj la banano;
  • deŝeligu, forigu membranojn kaj distranĉu la oranĝon;
  • aldonu mirtelojn.

Paŝo 5 Por la kremo per kirlilo miksu laktokremon kun sukero ĝis kiam aperos molaj pintoj. Enmiksu la kreman fromaĝon kaj la semojn de vanila guŝo.

Metu la kremon en la malvarman murbon.

Paŝo 6 Sur la kremon aldonu distranĉitajn fruktojn, berojn kaj ornamu la torton per folioj de mento.