Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Spinacaj kazeopastaĵoj

Ingrediencoj por 4-6 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Unue iom pri la ingrediencoj:

Spinacon mi uzis frostitan. En landoj kun pli ĉarma klimato supozeble pli facile marte troveblas freŝa spinaco. Tiukaze verŝajne necesos iom malpli ol 450 g. Kiam mi malfrostigis spinacon kaj forverŝis akvon ĝi pezis 320 g.

Fakte farante la pastaĵojn mi uzis 600 g da simpla grasa kazeo kaj 200 g da sala ŝajngreka kazeo "ŝajnfeta", kiun oni povas decapreze aĉeti en la polaj vendejoj. La rezulto de la eksperimento estis bona, do mi povas rekomendi tian modifon de la recepto.

Farunon mi uzis en la pola tipo 650, kio signifas elcentaĵon de cindraĵo/mineralo inter 0,59% kaj 0,69% (tiponomoj diferencas depende de lando).

Por Michael Boris rekomendatas almenaŭ 6 grandaj ajleroj ;)

Kial nur ovblankoj kaj ne tutaj ovoj? Mi havas neniun ideon. Ĉiam mi uzis tutajn ovojn, sed en iu rete trovita recepto mi trovis varianton kun nur ovblankoj. Se iu scius la kialon, bv skribi en la komento :) Nun mi provis kaj mi ne vidis diferencon, do se ĝi ne estas tiam indas konservi ovflavon por fari tre flavan ovaĵon, kiu ja pli bongustas ol normala ovaĵo, aŭ krom la kazopastaĵoj kun spinaco fari ankaŭ spinacon aparte kaj tiam estos kazeopastaĵoj kun spinaco kun spinaco ;)

Paŝo 2 Sur pato fluidigi buteron, aldoni spinacon kaj kovri la paton. Lasi ĝin tiel ĝis malfrostiĝo kaj varmiĝo, de tempo al tempo miksante. Grave, se vi uzis frostitan spinacon memoru ankaŭ forprenadi akvon!

Paŝo 3 Dispecigi ajlerojn kaj aldoni ilin al la spinaco. Aldoni ankaŭ salon, miksi kaj ankoraŭ por momento lasi sur pato.

Paŝo 4 Surtablen meti farunon, kazeon, spinacon kaj ovblankojn.

Paŝo 5 Miksi ĉion ĝis la pasto ne gluiĝos al manoj. Se gluiĝas, aldoni iom pli da faruno. Aŭ fakte plej bonas miksi ĝis kiam ne tro multe gluiĝos al manoj. Se ĝi estas tute seka kaj tute ne gluiĝas, tiam verŝajne la pastaĵoj estos malmolaj. Mi ne ŝatas tiajn, do mi preferas fari iom molan kaj iomete tamen gluiĝantan paston. Cetere, pli bonas fari tion per du manoj, sed unu mi havis okupitan per fotilo ;)

Paŝo 6 Jen preparita pasto.

Paŝo 7 Preni malgrandan tranĉon de pasto, verŝi iom da farunon sur tablon por ke la pasto ne gluiĝi al ĝi.

Paŝo 8 Ruli la paston ĝis ĝi estos en la formo kiel en la foto. Tion vere pli bonas fari per du manoj, sed ja vi scias - fotilo ;)

Paŝo 9 Tranĉi oblikve en malgrandajn pecojn.

Paŝo 10 Ĵeti la pastaĵojn en boilantan akvon (kun aldonita salo kaj oleo) kaj kuiri ĝis kiam ili iros supren. Plej bonas kuiri po malmulte, ĉar tiam la akvo ne tro malvarmiĝas kaj kuirado estas pli rapida. Rezulte la pastaĵoj ne estos tro akvigitaj.

Paŝo 11 Elpreni per truo-hava kulero. Meti sur la pastaĵoj buteron kaj lasi ĝin por momento ĝis ĝi fluidiĝos. Kaj bonan apetiton!

Kiel mi menciis komence, tio ne estas la klasika recepto. Originale ĝi estas sen spinaco. La pastaĵojn oni servas dolĉe kun sukero kaj cinamo.

Preparante ĉi tiun recepton mi fakte unuafoje mezuris la kvanton de ingrediencoj, ĉar kutime mi faris laŭsente. Por iom plifaciligi mian vivon mi trovis recepton por tio rete kaj tie estis iom aliaj kvantoj. Diferencis per kazeo (estis 600 g dum mi proponas 800) kaj spinaco (estis 150 g dum mi proponas 450). Mi provis la pastaĵojn laŭ tiu trovita recepto, sed ili estis malmolaj. Laŭ mia gusto tiaj ne estas bonaj, do mi rekomendas uzi miajn kvantojn. Tamen se iu preferas malmolajn pastaĵojn, jen vi scias kion ŝanĝi :)