Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Apetito

Ŝtipkuko

Tre simpla kaj franda kuko!

Ingrediencoj por 8 (konvertilo)

  • 200 g da ĉokolado + iom por ornami
  • 40 cL da kremo
  • 8 spickukaj tranĉoj
  • 5 supkuleroj da akvo-ruma miksaĵo
  • 1/2 kafkuleroj da spicoj por spicpanoj

Preparado

Paŝo 1 Fandi ĉokoladon kun iom da akvo.

Aldoni la spicojn kiam la ĉokolado malvarmiĝas.

Paŝo 2 Frostigi la kremon dum 5 minutoj.

Kirlii ĝin kaj aldoni al la malvarmigita ĉokolado.

Paŝo 3 Foliplasti ujon por la kuko.

Verŝi en ĝi la duonon de la kremo.

Kovri la kremon per tavolo de spicpanoj trempitaj en la akvo-ruma miksaĵo.

Refari same.

Kaj fini per maldika tavolo da kremo.

Faldi la foliplastaĵon sur la preparaĵo.

Lasi la kukon minimume 12 horojn en la fridujo.

Kiam vi pretas manĝi ĝin, turnu ĝin en la alia direkto kaj aldonu la ĉokoladornamaĵojn.

Bonan apetiton!