Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Taskuko

Ingrediencoj por 1 persono (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Prenu tason. En la taso miksu farunon, bakpulvoron, sukeron kaj kakaon. Aldonu ovon, lakton kaj oleon kaj bone miksu.

Paŝo 2 La tason metu en mikroondilon por proksimume 2 minutoj. Post kiam la kuko ekleviĝos, malŝaltu la mikroondilon kaj lasu la kukon 5 minutojn ripozi.

Paŝo 3 La taskukon elverŝu kaj ornamu per batita kremo aŭ/kaj per kakao.

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

Mutusen
#1
La (lasta redakto: )

Mi provis tiun kukon, jen la rezulto. 4 kuleroj da sukero ŝajnas multege, do mi metis nur 2 kaj tio sufiĉis.