Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Apetito

Vegana taskuko

Vegana versio de taskuko, kiun mi mem evoluigis de la antaŭe publikigita recepto. Ĝi estas facilega tiel, ke ĝin povas prepari ĉiu.

Ingrediencoj por 1 persono (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Prenu tason. En la taso miksu farunon, bakpulvoron, sukeron kaj kakaon. Aldonu lakton kaj oleon kaj bone miksu.

Paŝo 2 La tason metu en mikroondilon por proksimume 2 minutoj. Post kiam la kuko ekleviĝos, malŝaltu la mikroondilon kaj lasu la kukon 5 minutojn ripozi.

Paŝo 3 La taskukon elverŝu kaj ornamu per kakao.

Se vi ne havas oleon, ankaŭ ĝi estas anstataŭebla per la sama kvanto da akvo.