Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Artikoloj

La jenaj artikoloj estis publikigitaj en Esperantista Vegetarano, revuo de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), kiu permesis al Bonan Apetiton publikigi ilin rete.

Du plurjaraj aliumo-specioj

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorio Esperantista Vegetarano

En multaj legomĝardenoj kreskas poreo kaj cep(et)oj. Jen du alternativaj specioj, kiuj travivas la vintron kaj pli- kaj pli multiĝas en la daŭro de la tempo: ‘eterna poreo’ (Allium ampeloprasum) kaj ‘egipta cepo’ aŭ ‘arbo-cepo’ (Allium cepa var. viviparum).

Kukurboj

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Per la vorto „kukurbo” oni indikas la fruktojn de malsamaj plantoj kiuj apartenas al la familio „Cucurbitaceae”, variaj rilate al formo, trunko, koloro kaj grandeco de fruktoj kaj de semoj. Ĝi originas el Meksiko; en Eŭropon ĝi alvenis pere de hispanaj kampuloj.

Konsciu konscion

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Kial mi estas vegetarano? Kiam mi estis infano kaj mi ekkomprenis kion mi manĝas, mi sentis hororon. Mi ne volis manĝi bestojn. Kiam mi plenkreskis, tiu malemo ne ŝanĝiĝis. Tamen, mi manĝis viandon, ĉar ĉiu faris. Fine, en mia 20-a jaro mi decidis, ke mi jam ne faros, kion faras aliaj, nur ĉar aliaj faras. Tio simple ne estis sufiĉa kialo.

Citrono

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

La citronarbo (Citrus limon) estas citrusa, daŭrfolia planto, kiu povas esti eĉ 6 metrojn alta. (Laŭ kelkaj fakuloj, ĝi estas hibrido inter Citrus medica kaj Citrus aurantifolia.)

Pri bananoj

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Bananarbo, aŭ pizango, antaŭiras la jarmilan kultivadon de rizo. Ĝi devenas de la tropikklimata Azio, ĉefe de Ĉinio kaj Indonezio, de kie ĝi disvastiĝis en aliajn tropikajn zonojn de la mondo. Araboj importis ĝin en Afrikon, en la kvara jarcento; helenoj kaj poste ankaŭ romianoj ekkonis ĝin okaze de la ekspedicio de Aleksandro la Granda en Azio; hispana episkopo, Tomaso de Barlanga, en 1516 plantis kelkajn arbustetojn de pizango en la insulo Sankta Domingo, de kie ĝi disvastiĝis en Jamajkon; per portugaloj ĝi alvenis Brazilon kaj Gujanon.

Olivoj

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Olivarbo estas arbo kun eksterordinare longa vivodaŭro, kiu povas atingi kelkajn centojn da jaroj. Ĝi estas ĉiamverda planto. Ĝiaj folioj lancoformaj havas verdan, bluecan kaj glatan koloron supre, dum malsupre ili prezentas arĝentkolorajn harojn kiuj gardas de troa transspirado dum la varmaj mediteraneaj someroj.