Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Artikoloj

La jenaj artikoloj estis publikigitaj en Esperantista Vegetarano, revuo de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), kiu permesis al Bonan Apetiton publikigi ilin rete.

Biera historio

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Verŝajne homoj fermentigas ekde ĉiam. Fermentintaj manĝaĵoj pli bone digestiĝas. Alkoholo estas ofte kunligita kun religio kaj socio. Fari bieron estas malfacila procedo, kiu postulas grenan kulturon, duetapan procedon kaj vazarojn. Prabiero estas bona indikilo de socia organizo. Sekve biero troviĝas aŭ troviĝis preskaŭ ĉie. Prabieroj estis ofte rigardataj kiel manĝaĵoj, likvaj manĝaĵoj.

Kutimaj eraraj opinioj pri bestorajtoj

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Povas esti, kiam vi, kiel veg*ano aŭ bestrajta aktivulo, parolas al ne-veg*anoj pri bestaj rajtoj, ke ili havas kelkajn argumentojn, fakte miskomprenojn, por provi konvinki vin ke bestaj rajtoj ne ekzistas, aŭ se jes, ke estas pli gravaj aferoj pri kiuj vi povus okupiĝi. Jen estas kvar el tiuj miskomprenoj, kaj manieroj laŭ kiuj vi povus reagi al ili. Mi tradukis kaj iomete adaptis el De Vegarevolutie (Lisa Steltenpool, 2014).