Bonan Apetiton - Artikoloj 2019-11-12T17:30:17+01:00 https://apetito.ikso.net/ https://apetito.ikso.net/assets/img/favicon.png Ĉu vere lakto estas bona fonto de kalcio? Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/cxu-vere-lakto-estas-bona-fonto-de-kalcio 2019-11-03T11:01:48Z
Kial do ni trinku lakton? Nun eĉ infanoj respondos al vi, ke lakton oni devas trinki por havi fortajn ostojn kaj dentojn. Multaj personoj trinkas lakton pro kalcio malgraŭ multnombraj riskoj: aterosklerozo, katarakto en maljuneco, kancero ktp. Do, la unusola kialo por trinki lakton estas kalcio kaj ĝia eco fortikigi la ostohiston. En tiu ĉi artikolo ni diskutos pri tiu temo. Kion vi opinias: ĉu la tuta kalcio de trinkita bovina lakto propriĝas en via organismo? Eĉ televidila reklamo kriis pri problemoj de propriĝado (asimiliĝo). Bedaŭrinde, nur 25% de la konsumita kalcio trafas en la sangon. La restaĵo forlasas la organismon sen profito (1).
Du plurjaraj aliumo-specioj Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/du-plurjaraj-aliumo-specioj 2019-09-18T13:46:36Z
En multaj legomĝardenoj kreskas poreo kaj cep(et)oj. Jen du alternativaj specioj, kiuj travivas la vintron kaj pli- kaj pli multiĝas en la daŭro de la tempo: ‘eterna poreo’ (Allium ampeloprasum) kaj ‘egipta cepo’ aŭ ‘arbo-cepo’ (Allium cepa var. viviparum).
Ajlo kaj citrono kontraŭ aterosklerozo Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/ajlo-kaj-citrono-kontraux-aterosklerozo 2019-09-16T16:04:02Z
Se la cerbaj angioj kaj koronariaj arterioj mallarĝiĝas, se ni suferas pro arteriosklerozo aŭ en aliaj korpopartoj aperos sklerozo, ni trinku ĉiutage glaseton da esenco el la sekva „kombinaĵo”:

30 grandaj bulberoj da ajlo, kiu ne enhavas kemiaĵojn

5 citronoj

Kukurboj Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/kukurboj 2019-09-16T16:01:03Z
Per la vorto „kukurbo” oni indikas la fruktojn de malsamaj plantoj kiuj apartenas al la familio „Cucurbitaceae”, variaj rilate al formo, trunko, koloro kaj grandeco de fruktoj kaj de semoj. Ĝi originas el Meksiko; en Eŭropon ĝi alvenis pere de hispanaj kampuloj.
Anstataŭigi ovojn en pan-receptoj per bananoj Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/anstatauxigi-ovojn-en-pan-receptoj-per-bananoj 2019-09-04T10:27:29Z
Multaj receptoj ne taŭgas por veganoj pro uzo de ovoj. Tamen oni povas ofte facile adapti ov-postulan recepton por ne uzi ovojn, ekz. per tofuo, pomo-kaĉo, aŭ bananoj. Kiu el ili plej taŭgas, dependas de la recepto kaj la rolo de la ovoj (ĉu la ovoj celas influi la strukturon aŭ la guston).
Konsciu konscion Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/konsciu-konscion 2019-09-04T10:26:45Z
Kial mi estas vegetarano? Kiam mi estis infano kaj mi ekkomprenis kion mi manĝas, mi sentis hororon. Mi ne volis manĝi bestojn. Kiam mi plenkreskis, tiu malemo ne ŝanĝiĝis. Tamen, mi manĝis viandon, ĉar ĉiu faris. Fine, en mia 20-a jaro mi decidis, ke mi jam ne faros, kion faras aliaj, nur ĉar aliaj faras. Tio simple ne estis sufiĉa kialo.
Citrono Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/citrono 2019-08-27T08:13:23Z
La citronarbo (Citrus limon) estas citrusa, daŭrfolia planto, kiu povas esti eĉ 6 metrojn alta. (Laŭ kelkaj fakuloj, ĝi estas hibrido inter Citrus medica kaj Citrus aurantifolia.)
Pri bananoj Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/pri-bananoj 2019-08-19T19:10:33Z
Bananarbo, aŭ pizango, antaŭiras la jarmilan kultivadon de rizo. Ĝi devenas de la tropikklimata Azio, ĉefe de Ĉinio kaj Indonezio, de kie ĝi disvastiĝis en aliajn tropikajn zonojn de la mondo. Araboj importis ĝin en Afrikon, en la kvara jarcento; helenoj kaj poste ankaŭ romianoj ekkonis ĝin okaze de la ekspedicio de Aleksandro la Granda en Azio; hispana episkopo, Tomaso de Barlanga, en 1516 plantis kelkajn arbustetojn de pizango en la insulo Sankta Domingo, de kie ĝi disvastiĝis en Jamajkon; per portugaloj ĝi alvenis Brazilon kaj Gujanon.
Senfajra vegana kuirado en rumanaj urboj Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/senfajra-vegana-kuirado-en-rumanaj-urboj 2019-08-12T16:58:39Z
Ĉi-somere mi revizitis mian denaskan urbon Bukareŝto kaj kelkajn urbojn en la rumana montaro. Dum 12 jaroj mi ne estis tie, kaj dum tiu tempo okazis multaj ŝanĝoj en la rumanaj urboj. Kelkaj el tiuj ŝanĝoj ĝojigis min, aliaj ne, sed mi kutime preferas babili pri miaj bonaj spertoj.
Veganoj, vegetaranoj, ĉu vi estas certaj manĝi ĉiam vegane aŭ vegetarane? Apetito https://apetito.ikso.net/artikolo/veganoj-vegetaranoj-cxu-vi-estas-certaj-mangxi-cxiam-vegane-aux-vegetarane 2019-08-05T13:54:02Z
Ni estas vegetaranoj. Ni do manĝas vegetarane. Ĉu vi estas certaj pri tio? Ĉu vi estas certaj manĝi ĉiam vegetarane? Iam mi estis certa, nun tute ne. Kial?