Vegano kun bestaj fortoj
Pli kaj pli da atletoj nuntempe nutras sin vegetare aŭ vegane…
Pli kaj pli da atletoj nuntempe nutras sin vegetare aŭ vegane…
Bonas vidi ke en “Bonan Apetiton” estas kategorio de receptoj senglutenaj, tamen… ĉu vi vere scipovas kuiri senglutene? Kelkaj homoj estas iom sentemaj al gluteno, kaj preferas eviti ĝin en siaj dietoj, sed kelkaj aliaj havas fortan alergion aŭ suferas je malsano nomita celiakio. Por alergiuloj kaj celiakuloj eĉ spuro de gluteno povas esti tre danĝera, kaj necesas havi specifajn atentojn kiam oni kuiras por ili. Se vi havos celiakulon kiel gaston, ne paniku, kaj sekvu miajn konsilojn.
Ĝenerale vegetara kaj vegana manĝaĵo diferencas nur en uzo de produktoj, ligitaj al ekspluatado de bestoj (ekzemple, ovoj kaj lakto). Tamen ĝuste tiujn produktojn vi ofte bezonos, se vi volos fari bakaĵojn aŭ popularajn trinkaĵojn kiel ĉokoladon aŭ laktan koktelon. La artikolo temas pri la manieroj anstataŭigi ovojn kaj laktoproduktojn en vegana kuirarto.
Aperis en Bonan Apetiton novaj funkcioj. La unua estas konvertilo, kiu ebligas konverti inter diversaj unuoj de maso, volumeno kaj temperaturo – utila se vi ne havas pesilon aŭ kutimas uzi la usonan mezursistemon. La dua estas, ke uzantoj nun povas proponi artikolojn pri kuiraj temoj.
Bonan Apetiton estas oficiale lanĉata! Pliaj funkcioj estas planataj, sed la retejo estas tute uzebla. Do ne hezitu konigi viajn ŝatatajn receptojn kaj provi tiujn de aliaj uzantoj.