Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Artikoloj

Ruĝa Beto

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Bedaŭrinde ne ĉiuj vegetaranoj konas la ruĝan beton, kvankam ĝi estas kaj bongusta kaj vere saniga manĝaĵo. La sciencistoj pri nutraĵo konstatis, ke en la ruĝa beto troviĝas: vitamino B2, natrio, kalio, magnezio, kalcio kaj fosforo. Ĝia kalorienhavo estas malalta, ja 100 gr. havas nur 30 kaloriojn. Laŭ mia sperto nek ĉie nek ĉiam ĝi estas aĉetebla. Tamen la bonŝanculoj povas uzi ĝin plurspece preparita.

Fragoj

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Tiu ĉi frukto havas intensan odoron kaj dolĉan guston, ruĝan koloron kaj pedunklon kun foliobukedeto. Ĝia scienca nomo estas „Fragraria” kaj devenas de la latina lingvo „fragrans” t.e. „bonodora”. Mi diris „frukto”-n, sed ĝi vere estas frukto nur nutrovidpunkte, ne botanike: veraj fruktoj estas la akenoj, la malgrandaj flavaj semoj kiuj estas sur la surfaco de la frago. Originanta el Eŭropo kaj Ameriko, la frago apartenas al la familio de la rozacoj. Ĝi entenas multajn specojn; kelkaj el inter ili kreskas sovaĝe, kiel la arbara frageto (Fragaria vesca ), kiu estas la prapatro de la aliaj.

Tritiko

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Tritiko estis unu el la unuaj kultivitaj plantoj, laŭ arkeologoj, en la tiel nomata „fekunda duonluno”, teritorio tiele nomata pro ties formo, inter la riveroj Tigriso kaj de Eŭfrato.

Rapide kreskas la afero en Polujo

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

Veganismo kaj vegetarismo videble kreskas en Polujo. Konkreta indikaĵo estas la kreskanta kvanto da veg*aj restoracioj kaj butikoj. Ekzemple, en mia urbo Vroclavo en 2005 ekzistis nur unu vegetara restoracio Vega. Poste aperis loka filio de nova pola vegetara ĉenrestoracio Green Way ("verda vojo"). Sekvis kelkaj aliaj. Lasta­tempe la afero eksplodas, kaj ni havas 13 veg*ajn restoraciojn, el kiuj 7 estas pure veganaj!

Vegetarismo en Pollando

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Vegetarismo ne estas io nova en Pollando. De jarcentoj praktikis kaj praktikas ĝin diversaj religiaj ordenoj de la Katolika Eklezio, kiel ekzemple karmelaninoj. Sed ne nur ili el sia ĉiutaga menuo forigis viandon. Verdire ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj vegetaranoj ne aparte videbliĝis en la socio. Ili ankaŭ ne havis abundan elektoeblecon de la senviandaj produktoj sur la pola nutraĵa merkato. Nun la senvianda dieto sendube populariĝis danke al amaskomunikiloj, aparte koloraj periodaĵoj kaj la Interreto.

Mielo kaj Cinamo

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Sana vivo

Aperis artikolo en la semajna gazeto WORLD NEWS de Kanado, kun listo de tiuj malsanoj, kiujn eblas kuraci per mielo kaj cinamo. Interalie tiu kuracmetodo fortigas la imun-sistemon, defendas nin kontraŭ virusoj kaj bakterioj, igas nin laborkapablaj.

Manĝi vegane en Angolo

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

Fine de 2015 mi pasigis 7 semajnojn en Angolo. La celo estis kolekti informojn pri la tieaj variantoj de la konga lingvo, kadre de doktoriĝa esplorado en kiu mi devas kompari ĉiujn variantojn/dialektojn de tiu bantua lingvo. La lingvo(-variantoj) estas parolata(j) krom en Angolo ankaŭ en Demokratia Respubliko Kongo, la Respubliko Kongo kaj en Gabono. Mi ne verkos ĉi tie pri tiuj esploroj, sed pri tio, kiel mi sukcesis manĝi vegane, kiel mi promesis al Paola, mia kuraĝa posteulo kiel sekretario de TEVA.

Iom da vegetarisma historio

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Multaj historiaj dokumentoj atestas, ke vegetara dieto estis natura por niaj prauloj. Vegetara vivmaniero estis konata al la inkaa civilizacio. Diservistoj de la Antikva Egiptujo neniam manĝis viandon. Taoistoj de la Antikva Ĉinujo estis adeptoj de vegetarismo.