Avena lakto

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 0 minuto

Kreskaĵa lakto farita de aveno.

Ingrediencoj por 1 litro

  • 140 gramojn da avenflokoj
  • 1 litro da akvo
  • Io por gustigo

Preparado

Paŝo 1Avenflokojn ni lasu en akvo por duonhoro (30 minutojn). Nun ni povas aldoni ankaŭ ion por gustigi (sukeron, siropon, stevion, cinamon, ks.).

Paŝo 2Dismiksu ni tion kaj la rezulton ni kribru tra tolo.

Presi - Reveni