Bakita kukurbo kun spicoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Legomoj

Bakita kukurbo kun spicoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 15 minutoj

Interesa aŭtuna alternativo por bakitaj terpomoj.

Ingrediencoj por 2-4 personoj

  • 1 meza kukurbo hokkaido
  • Ĉirkaŭ 8 kuleroj da olivoleo
  • 1-2 ajleroj
  • Provencaj spicoj
  • Salo, pipro

Preparado

Paŝo 1Olivoleon miksu kun dispremita ajlo kaj spicoj. Aldonu salon kaj pipro laŭ gusto.

Paŝo 2Lavu la kukurbon, tranĉu duone kaj forprenu la enan parton kun kernoj per kulero. Tranĉu en pecetojn dikajn je ĉirkaŭ 1 centimetro. Ne necesas senŝeligi, ĉar kukurbo hokkaido estas manĝebla kun la ŝelo.

Paŝo 3Metu en bakformon bakpaperon kaj detale ŝmiru ĝin per antaŭe preparita miksaĵo de olivoleo kaj spicoj.

Paŝo 4Ŝmiru ambaŭflanke ĉiun peceton de kukurbo kaj metu en la formon. Metu en varman fornon kaj baku ĉirkaŭ 15-20 minutojn je 200 gradoj. Bonan apetiton!

Bakita kukurbo povas esti servita kiel aparta ĉefplado aŭ kiel aldonaĵo al ĉefplado, ekzemple anstataŭ terpomoj aŭ rizo.

Presi - Reveni