Bakitaj kukurbsemoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Manĝetoj

Bakitaj kukurbsemoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Unu eta kontraŭmalŝpara recepto!

Nun vi scios kiel tute uzi kukurbon kiam vi aĉetos ĝin :)

Kaj tio estas ankoraŭ unu maniero akiri la plej multajn nutraĵojn de kukurboj aŭtune aŭ vintre, kiam vi plej bezonas ilin.

Ingrediencoj por 1 eta bokalo

  • Semoj de unu kukurbo
  • 2-3 Supkuleroj da olivoleo
  • Salo
  • 2 tekulero da (pika) papriko

Preparado

Paŝo 1Antaŭvarmigu la fornon al 180 celsiusgradoj.

Bone purigu la semojn kaj forigu la kukurbajn filamentojn.

Sekigi kaj viŝu ilin por forigi la maldikan "glitigan" parton sur la semoj.

Paŝo 2Poste metu la semojn en bovlon, aldonu la olivoleon, la salon, la spicojn kaj miksu bone por ke ĉiuj semoj estu kovritaj.

Paŝo 3Kovru bakplaton per bakpapero.

Disvastigu la semojn sur la bakplaton kaj metu al la forno por 15 minutoj.

Post ĉi tiu tempo, movu la semojn iomete kaj remetu al la forno por ankoraŭ 15 minutoj.

Fine, lasu la semojn malvarmigi, metu ilin en bokalon kaj vi povas servi ilin kiel antaŭpladon!

Presi - Reveni