Beta unupotaĵo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 1:20

Dolĉa legoma supo.

Ingrediencoj

  • 400 g da ruĝa beto
  • 400 g da brasiko (ne gravas, ĉu ruĝa aŭ blanka)
  • 3-4 terpomoj
  • 1 cepo
  • Oleo

Preparado

Paŝo 1Fritu kubetojn de cepo sur oleo.

Paŝo 2Aldonu beton kaj brasikon kun ilia akvo, se estas, kaj terpomojn.

Paŝo 3Laŭbezone aldonu akvon kaj kuiru ĝis kiam la terpomoj estos molaj.

Presi - Reveni