Blankvinaj keksoj

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Blankvinaj keksoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 15 minutoj

Klasikega recepto de mia patro, ĉiam sukcesa! Tre taŭgas kun tizano.

Ingrediencoj

  • 200 ml da blanka vino
  • 200 g da sukero
  • 150 ml da oleo (sunflora aŭ alia)
  • 1000 g da faruno tritika

Preparado

Paŝo 1Ĉion miksi, buligi k platigi al kelkcentimetra (1-2) tavolo k eltanĉi disketojn (per mallarĝa glaso)

Paŝo 2Kuiri je 250°C dum 10-15' returnante ilin kiam ekkoloriĝas k tiam malaltigante al 200°C.

Tre oportunaj por kunpreni okaze de vojaĝo.

Presi - Reveni