Bongustegaj karotoj

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Legomoj

Bongustegaj karotoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 35 minutoj

Ĉefkuiristino: Lisa - dato: 2.06.10

Ingrediencoj

  • 7 karotoj
  • 1 vegetara buljonkubo
  • Akvo
  • Oleo
  • Plengrena faruno

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Tranĉu kubete la karotojn kaj aldonu akvon por kovri ilin. Aldonu la buljonkubeton kaj iom da oleo.

Paŝo 2

Paŝo 2Kuiru ilin ĉ. 20 minutojn, kaj enverŝu iom da faruno, plu kuiru kaj miksu bone ankoraŭ 15 minutojn… kaj bonan apetiton!

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de veganblog.it

Presi - Reveni