Chili con tofu

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Simpla versio de chili sin carne, vegana versio de chili con carne.

Ingrediencoj por 1 persono

  • Kuiritaj fazeoloj (400 g)
  • 1 cepo
  • Duono da tofuo
  • Ĉili-spico aŭ akra papriko
  • Oleo

Preparado

Paŝo 1Fritu cepon kaj poste aldonu kubetojn de tofuo.

Paŝo 2Post fritado de tofuo aldonu fazeolojn kaj spicon kaj miksu.

Paŝo 3Atendu ĝis kiam fazeoloj varmiĝos.

Presi - Reveni